Umbrellix-a stilogvidilo en Esperanto
Kreita mardon, 51asemajne en 2025 (16a Dec.)
Vortareto
Vortoj kaj vorteroj inkluziĝas ĉi tie plejparte ĉar mi pensas ilin sufiĉe malklaraj por spertaj Esperantistoj kiuj ne konas nin.
¶ vilhelm'et'/oj - en la lingvo franca nomiĝas «guillemets»; citiloj en la franca stilo - du sagkapoj, kodpunktoj Unikodaj U+00AB kaj U+00BB. «»
¶ Umbrellix - ni prononcas «Ambréliks», sed la A estas nerondigita malantaŭa mezvasta vokalo (spiru!), anstataŭ A - laŭ la angla vorto «umbrella». En nominativa kazo, oni eliziu ĝian O-sufikson. Komercmarko uzata por servoj ĉe Umbrellix.NET. Devigas ke vi tenu premita la klavon Alt.Gr. k premu la Ĥ-klavon je la Umbrellix Usona Angla kun Esperantaj diakritoj klavar-aranĝoj. Baziĝas sur la Angla vorto «umbrella» kaj la unuaj du silaboj samu tion tiom kiel eblas. brand name used for services at Umbrellix.NET. Requires holding Alt.Gr. and pressing the Ĥ key (to get the x) on the Umbrellix Usonian English with Esperanto diacritics keyboard layouts. Based on the English word «umbrella», and the first two syllables should match that as far as possible.
¶ M.N.S. - «Mi ne scias» (aŭ «Ni ne scias» de sistemo)
¶ ri - pronom' 3a persona por homoj ne-iĉa kaj ne-ina - https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb
¶ ŭinĉestero aŭ winĉestero - la urbo Vinĉestero, se vi akceptas vortkomencantan ŭon kaj nian viski-reformon.
¶ koren- (en la angla lingvo kaj la esperanta lingvo) - Malklara rusismo - evitinda. Uzu malfremd- en la esperanta lingvo kaj deforeign- en la angla lingvo.
¶ klav/i aŭ klav'ad/i - kaŝita francismo. Signifas «tajpi».
¶ ŝvarc/a - germanismo. Signifas «nigra».
¶ apud'loĝ'ant/a - Signifas «najbara».
¶ angl'land/o - Anglio/Anglujo, kaj nur Anglio/Anglujo - ne Skotlando, ne Kimrolando, ne Ulsterlando (Nordirlando), kaj ne Ĵerzlando, ne Gernezlando, k.t.p.
¶ per'kor/a - Signifas «per koro» aŭ «parkere». «Ri perkore memoras»
¶ so - neformala anglismo. Ofte troviĝas en lingvosaltadaj (vidu anke la evitindan kodŝalti) interparoloj. Ne havas difinitan sencon, sed certe similsignifas la vorton «do».
¶ na - krizrimeda prepozicio, kio montras la rektan objekton, kiam ne eblas, aŭ ne oportunas, uzi akuzativon. Se nek la vorteto «na» nek vera akuzativo oportunas (sekvante «uzi») au disponeblas (ekz. apud montrantaj/demandantaj/nedifinitaj/tutampleksaj/neniampleksaj pronomoj), supozu vortordon je «subjekto-objekto», escepte kiam kunteksto montras alian vortordon. La vorto «Na» nepre regas la nominativan kazon.
¶ ŝli - ni tiun ĉi vorton malofte uzas. «Ŝli» estas tria-persona pronomo kaj neiĉa kaj neina, same kiel «ri», sed laŭ la nuna kutimo en anglalingvaj kviraj felanaj medioj de uzi «shi» (elparolu: ŝaj) kaj «hir» (elparolu same kiel Angla «here» - tiulingve ĝi funkcias kaj akuzative, kaj dative, kaj genitive) - pronomon originale samcelantan nian «ri» - pri specifa speco de neduuma ulo, mi ĝin uzas por tiaj samaj apartaspecaj neduumaj uloj. (Ha, tia frazstrukturo estis malfacila. Mi esperas, ke vi tamen komprenas ĝin.)
Pruntvortojn el nomoj, adjektivoj kaj kelkaj verboj de Ido ni plejparte akceptos, se apenaŭ ekzistas risko de konfuzo (ekzemple, «nacion/» anstataŭ «naci/», ĉar naci sonas tro simile kiel «nazi» en aliaj lingvoj).
Fuŝvortoj
Ĉiuj vortoj en ĉi tiu sekcio estas evitinda.
¶ lir/i - francismo. Signifas «legi»
¶ si/i aŭ ski/i aŭ ci/i - elparolfuŝita «scii».
¶ t/i - neformala mallongigo de «esti».
Tiriftaĵoj
Verŝajne mi kredas ke tiuj ĉi vortoj estas evitindaj, se mi listas ilin tie ĉi.
¶ maltrans- - antaŭfiksaĵo. Signifas «cis», precipe se parolante pri ies genro (afero simila al sed ne sama kiel sekso, kaj do inda je sia propra vorto).
¶ on - krizrimeda prepozicio, samcelanta na'on. Ambaŭ estas evitinda, sed tiu ĉi pli tiele.
¶ ĝi - Komunlingve la tria-persona nehoma pronomo. «Jen taso. Mi povas ĝin plenigi je kafo, se mi volas.» Tiriftlingve, la tria-persona pronomo neina neiĉa. «Jen mia amiko. Ĝi estas sufiĉe bela, ĉu ne?» Ni tiun ĉi uzon forte malrekomendas pro kialoj moralaj, krom se la alreferito elektis, ke oni ĝin priparolu tiel. Oni uzu «ri» anstate. Se tio ne eblas, disponeblas la montranta pronomo «tiu».
Umbrellix Fiction Lab