The Umbrellix Logo. Also a civil emblem of the Evdonia micronation. It's a transparent image with bottom-right corner stripes of red, grey white, celestial, and green.Umbrellix Fiction Lab Fiction, rambles and musings - all here. Fikcio, parolumoj, kaj elpensaĵoj - troviĝas tie ĉi.

Pensoj pri stilo Umbrellix en Esperanto.

Kreis je la jaro 2024, semajno 27a, tago 1a
Created 2024, week 27, day 1

... kaj la ekrano de mia (nia?) komputilo «flashes».

anyway. that's another word I have to try to find.

In general, English (or Russian - the word "korenisacia" is Russian) inscriptions in this document and its sub-documents will be in these italics. Emphasis will be bold or underlined. All quotes will be in «vilhelmetoj» (guillemets).

Ĝenerale, Anglajn (aŭ Rusaj - ekzemple, la vorto «korenisacia» estas en la rusa) skribaĵojn en tiu ĉi dosiero kaj ĝiaj idoj ni metos en kursivo. Emfazon ni dikigos aŭ sublinigos. Ĉiujn citaĵojn ni metos en «vilhelmetoj» (citiloj laŭ la Franca stilo).

Lingvoj

When we refer to languages, we prefer not to use the adjective or adverb form without including the word lingvo.

Tiam, kiam ni pridiras lingvojn, ni preferas ne uzi la adjektivan aŭ adverban vorton sen la radiko «lingv». Ekz-e: «Esperantlingve» anst. «Esperante» («oni parolas Esperant[lingv]e»), «Anglalingve» anst. «Angle».

Nom'

Tiu ĉi sekcio ne plu aplikeblas. Ĝi restas tie ĉi ĉar ni volas laŭfakte priskribi la historion de nia uzado de Esperanto.

We vary nomo to nom' because «nomo» means something completely different (ne) in [CLASSIFIED], a language from a cult we recently left. We do not vary nomoj.

Ni ŝanĝas «nomo» al «nom'», ĉar «nomo» signifas «ne» en [NEDISVASTIGINDA], lingvo de kulto kiun ni freŝe eliris. Ni ne ŝanĝas «nomoj».

Ĝermana vo

Ĉi tiu sekcio anke nomiĝas "viski-reformo" sekvante la radioalfabeto ICAO.

We sometimes vary ŭ to w. «Kial», vi demandas? «Isn't W not a letter in Esperanto-Latin?» Yes, yes it is not and we know that. However, we reckon that it is superior for the purpose ŭ supposèdly serves.

Ni iafoje ŝanĝas ŭ al w. «Kial», vi demandas? «Ĉu W ne estas litero en la alfabeto Esperanto-Latina?» Jes, ĝi ne estas kaj ni scias tion. Tamen, ni kredas ke, la litero w fojfoje pli taŭgas, ol la litero ŭ. (Eble ne ĉe la vorto «taŭg/».)

Bonvolu rigardi ĉi tiujn ekzemplajn vortojn:

* aŭ → aw
* ankaŭ → ankaw (ni nuntempe uzas «anke», vidu sekve)
* hodiaŭ → hodiaw (hodiaŭ, ĉi-tage aŭ hodie)

Aw-vortoj

https://tekstaro.com/t?nomo=lingvaj-respondoj#lingvaj-respondoj-subresp-5b

Oni rajtas uzi «anstat'» anstat' «anstataŭ» (kaj «oni anstatas» anstat' «oni anstataŭas»), «bald'» anstat «baldaŭ», ktp, sed, evidente, nek «ant'» anstat' «antaŭ», nek «n'» anstat' «naŭ», nek «l'» anstat' «laŭ». Tamen, tio malklaras iom. Pli bone, nur eliziu la aŭ-vortojn dum vortfaradoj kiel «anstato» (std. «anstataŭo»), «anstati» (std. «anstataŭi»), aŭ se temas pri adverboj («balde» (kiel Ido) tute validas, eĉ se strangas)

kv ĉe vortdevena qu

Forigita pro maltaŭgeco (temis pri tro ekstrema reformo). Trovu ĝin tie ĉi.

Kial vilhelmetojn?

Bona demando. Ni uzas vilhelmetojn ĉar Anglaj citiloj iel kaŝas tuj-apudajn apostrofojn. Ĉu "bald'" havas apostrofon? (Jes) Pli facilas, legi «bald'».

Ĉiam, kiam eble uzu vilhelmetojn, eĉ en la angla lingvo.

Vortoj

vilhelm'et'/oj - en la lingvo franca nomiĝas «guillemets»; citiloj en la franca stilo - du sagkapoj, kodpunktoj Unikodaj U+00AB kaj U+00BB. «»

Umbrellix - ni prononcas «Ambréliks», sed la A estas nerondigita malantaŭa mezvasta vokalo (spiru!), anstataŭ A - laŭ la angla vorto «umbrella». En nominativa kazo, oni eliziu ĝian O-sufikson. brand name used for services at Umbrellix.NET. Requires holding Alt.Gr. and pressing the Ĥ key (to get the x) on the Umbrellix Usonian English with Esperanto diacritics keyboard layouts. Based on the English word «umbrella», and the first two syllables should match that as far as possible.

M.N.S. - «Mi ne scias» (aŭ «Ni ne scias» de sistemo)

ri - pronom' 3a persona por homoj ne-iĉa kaj ne-ina - https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb

Hop'er'ishLangu'age of the Hope'ful (ambaŭ nur en la lingvo angla) - la lingvo esperanta - la lingvo universala de Ludoviko Lejzer Zamenhof, eldonita je 1887. The hopeful language - the universal language of Ludwig Lejzer Zamenhof, published 1887.

o nəŭ - anglismo por «ho ne», iam (preske ĉiam) skribitis «oh no». Nuntempe malofta.

ŭinĉestero aŭ winĉestero - la urbo Vinĉestero, se vi akceptas vortkomencantan ŭon kaj nia viski-reformon.

koren- (en la angla lingvo kaj la esperanta lingvo) - Malklara rusismo - evitinda ĝis mi klarigus. Uzu malfremd- en la esperanta lingvo kaj deforeign- en la angla lingvo.

klav/iklav'ad/i - kaŝita francismo. Signifas «tajpi».

ŝvarc/a - germanismo. Signifas «nigra».

apud'loĝ'ant/a - Signifas «najbara».

angl'land/o - Anglio/Anglujo, kaj nur Anglio/Anglujo - ne Skotlando, ne Kimrolando, ne Ulsterlando (Nordirlando), kaj ne Ĵerzlando, ne Gernezlando, k.t.p.

per'kor/a - Signifas «per koro» aŭ «parkere». «Ri perkore memoras»

so - neformala anglismo. Ofte troviĝas en lingvosaltadaj (vidu anke la evitindan kodŝalti) interparoloj. Ne havas difinitan sencon, sed certe similsignifas la vorton «do».

na - krizrimeda prepozicio, kio montras la rektan objekton, kiam ne eblas, aŭ ne oportunas, uzi akuzativon. Se nek la vorteto «na» nek vera akuzativo oportunas (sekvante «uzi») au disponeblas (ekz. apud montrantaj/demandantaj/nedifinitaj/tutampleksaj/neniampleksaj pronomoj), supozu vortordon je «subjekto-objekto», escepte kiam kunteksto montras alian vortordon. La vorto «Na» nepre regas la nominativan kazon.

ŝli - ni tiun ĉi vorton malofte uzas. «Ŝli» estas tria-persona pronomo kaj neiĉa kaj neina, same kiel «ri», sed laŭ la nuna kutimo en anglalingvaj kviraj felanaj medioj de uzi «shi» (elparolu: ŝaj) kaj «hir» (elparolu same kiel Angla «here» - tiulingve ĝi funkcias kaj akuzativè, kaj dativè, kaj genitivè) - pronomon originale samcelantan nian «ri» - pri specifa speco de neduuma ulo, mi ĝin uzas por tiaj samaj apartaspecaj neduumaj uloj. (Ha, tia frazstrukturo estis malfacila. Mi esperas, ke vi tamen komprenas ĝin.)

Pruntvortojn el nomoj, adjektivoj kaj kelkaj verboj de Ido ni plejparte akceptos, se apenaŭ ekzistas risko de konfuzo (ekzemple, «nacion/» anstataŭ «naci/», ĉar naci sonas tro simile kiel «nazi» en aliaj lingvoj). Eblas uzi «mikra» anstataŭ «malgranda» aŭ «eta» - sed ne preferinde, se pli bona solvo disponeblas.

Fuŝvortoj

Ĉiuj vortoj en ĉi tiu sekcio estas evitinda.

lir/i - francismo. Signifas «legi»

si/iski/ici/i - elparolfuŝita «scii».

t/i - neformala mallongigo de «esti».

Tiriftaĵoj

Verŝajne mi kredas ke tiuj ĉi vortoj estas evitindaj, se mi listas ilin tie ĉi.

maltrans- - antaŭfiksaĵo. Signifas «cis», precipe se parolante pri ies genro (afero simila al sed ne sama kiel sekso, kaj do inda je sia propra vorto).

on - krizrimeda prepozicio, samcelanta na'on. Ambaŭ estas evitinda, sed tiu ĉi pli tiele.

ĝi - Komunlingve la tria-persona nehoma pronomo. «Jen taso. Mi povas ĝin plenigi je kafo, se mi volas.» Tiriftlingve, la tria-persona pronomo neina neiĉa. «Jen mia amiko. Ĝi estas sufiĉe bela, ĉu ne?» Ni tiun ĉi uzon forte malrekomendas pro kialoj moralaj, krom se la alreferito elektis, ke oni ĝin priparolu tiel. Oni uzu «ri» anstate. Se tio ne eblas, disponeblas la montranta pronomo «tiu».