The Umbrellix Logo. Also a civil emblem of the Evdonia micronation. It's a transparent image with bottom-right corner stripes of red, grey white, celestial, and green.Umbrellix Fiction Lab Fiction, rambles and musings - all here. Fikcio, parolumoj, kaj elpensaĵoj - troviĝas tie ĉi.

Etaj, kelkfoje ŝerce proponitaj, kaj aliaj reformoj

Kreita Friday 30 August 2024

Tie ĉi oni trovos reformojn - inkluzive de pensoj stilaj kiuj ne taŭgas por la paĝo pri tiu temo. Jen ĝi.

kv ĉe vortdevena qu

Laŭ nia stilgvido, se vi notas pri ĝi (ekz-e. «Ni uzas «kw» ĉe vortdevena «qu» anstataŭ «kv».») frue en via teksto, vi rajtas uzi la literojn «kw» aw «kŭ» ĉe vortdevena «qu», anstataw laŭfundamenta «kv» (ĉefe Latina lingvo). «kŭ» («kw») kaj «kv» alofonas (unu libere iĝas la alia).

Oni anke povas uzi la literojn «qu» mem.

Du rektaj objektoj

Kelkaj - plejparte Angla-parolantoj (en la angla la pronoma akuzativo kaj la pronoma dativo kunfandiĝis) - ekis uzi du rektajn objektojn - ekz-e. «instrui iun iun lingvon». Kvankam gramatike neĝuste, praktike ne ekzistas danĝero de konfuziĝo. Ni rekomendas ke vi ne uzu tiun ĉi idiomaĵon en formalaj tekstoj.

Verbigitaj participoj

Bertilo Wennergren fame konsilas kontraŭ la plejmulto da sintezaj kunmetitaj tempoj en sia verko, la PMEGo. Tamen, tio ŝajnas netaŭga al mi. Sufiĉe ofte oni vidas Idistojn uzantajn la sintezan pasivon (ŝajne anstataŭ la eblo uzi akuzativon, kiun tiu lingvo ankaŭ havas). En Ido oni uzas la sufikson «-esar» por sinteza pasivo - kaj oni ne rajtas verbigi adjektivojn rekte. Ni povas uzi, kaj ofte uzas, participojn kiel verbojn. Ofte trovitas «povintus», ekzemple.

-(a)cio kiel kvazaŭ-postfikso konsideratas difektema

En kelkaj Latindevenaj vortoj, ekzistas tiu ĉi vortero, «-acio» (en la angla «-ation», en Ido «-aciono»; origine el la latina «-ātiō», variaĵo je «-tiō» kies (espereble maloftajn!) idojn en Esperanto kaj Ido ankaŭ konsideru trakti tiel ĉi) kiu alternative esprimas la konceptojn: -ado («generation» («generacio», UV) → «generado»), -aĵo (sence de Ido «.ur.o», kiun prunti vi rajtas, sed verŝajne ne bezonas; «generaĵo»), aŭ -eco. Senigu vortojn je ĝi se tio eblas kaj sencas al vi.

Alternative, indas konsideri trakti -cio kaj ĝian variaĵon -acio ĉi-sence kiel veran postfiksaĵon, plejparte se ne indas malsamigi inter -ado, -aĵo kaj -eco (sufiĉe maloftas tio).

Jam okazis problemo pri tiu ĉi kvazaŭ-vortero en la retpoŝta listo Linguo, pri Ido. Oni proponis ke pruntu la vortojn «denotaciono» kaj «konotaciono» (ReVo havas tiujn vortojn en Esperanto kiel «denotacio» kaj «konotacio», ŝajne senfonte kaj per malmultvortaj difinaĵoj (denotacio per nur unu vorto, ĉefsenco); ili nepre evitendas. Esperantlingve, uzu «ĉefsenco»n kaj «kromsenco»n anstate), kaj tuj okazis rezistado - prava rezistado kontraŭ tiu ĉi severa difektado kontraŭ la kunmetema spirito - Esperanto-devena - de Ido! Fine estis decidita prunti anstate «denot.ar» kaj «konot.ar». Eble ni kontentu nin per «ĉef/senc/i» kaj «krom/senc/i».

Mi vin rememorigu ke la regulo 15a de nia gramatiko eldonita en jaro 1905 diras klare, ke ni pruntu la baza(j)n koncepto(j)n el la Eŭrop-internacia vortaro kaj kreu la derivitajn vortojn niamaniere, kiel eble multe.