The Umbrellix Logo. Also a civil emblem of the Evdonia micronation. It's a transparent image with bottom-right corner stripes of red, grey white, celestial, and green.Umbrellix Fiction Lab Fiction, rambles and musings - all here. Fikcio, parolumoj, kaj elpensaĵoj - troviĝas tie ĉi.

Parolez Surĵikido(n)! Ŝerce proponita piĝino inter Ido k. Esperanto.

Kreita Monday 22 July 2024

Ĉi tiun dosieron mi skribis Esperante kaj Angle, ĉar tio estas pli facila ol provi uzi la lingvon dum krei ĝin.
Ica dosieron me skriptis en la Esperanto e la Angliana linguo, nam ito es plu facila kam probar uzar la linguo dum krear ol.
I've written this document in Esperanto and English, because that's easier than trying to use the language while I create it.

surjik/a (Ido) surĵik/a (Esperanto, Surĵik Esperanto-Ido) ankaw /o - piĝina lingvo. Pruntvorto el la rusa kaj la ukraina суржик. Kiel nomvorto, temas nur pri la rusa-ukraina surĵiko.
surjikid/o (Ido) surĵikid/o (Esperanto, Surĵik Esperanto-Ido) - piĝina lingvo inter Esperanto k Ido.
anstat'/ (nur Esperanto) - anstataŭ, laŭ nia stila gvido.

Sed, unue, klarigo pri Ido, kiun kreis Beaufront kaj Couturat je 1907.

(But, first, a clarification about Ido, which was created by Beaufront and Couturat in 1907.)

Kvankam Ido estas bazita sur Esperanto, kaj la lingvoj ege similas un' la alian, la du lingvoj ne samas. Pri akuzativo: la saluto «Saluton!» validas nur en Esperanto; en Ido, oni ne rajtas uzi akuzativon se vortordo normalas (kaj diras nur «Saluto!»). Pri vortumo: helpeman, tamen gravè neplenan, Sŭadeŝan liston (kiel "Ido-Esperanto Vortaro", celita ke Esperantistoj povas interparoli kun Idistoj) kreis la Esperantisto kaj Idisto kroyxt: https://github.com/kroyxt/mikra-vortaro . Ido havas literumadajn normojn kiuj malsamas la normojn de Esperanto. Sen duliteraĵoj, Ido havas alfabeton de 26 literoj. Kun duliteraĵoj, Ido havas alfabeton de 25 literoj («q» ne ekzistas sen sekvanta «u», ĝi havas la literojn: «y» anstat' nia «j», «j» anstat' nia «ĵ», «x» kiu signifas nian «ks», «kz» aŭ «gz», kaj ĝi forigis «ĝ» kaj «ĥ» (kial ni havas ĝin, ielajn? mi ĉiam fuŝas la elparolon je ĵ kun tio de ĝ) kaj 3 duliteraĵoj («sh» (elparolita kiel nia ŝ, sx aŭ sh), «ch» (ĉ, cx, ch), «qu» (kŭ; kv kiel krizrimedo)), do efektive ĝi havas 28 kvazaŭ-literojn.

La eldono farita je la 28a de oktobro, 2020 jar', de la Ida «Kompleta Gramatiko Detaloza» (Plena Gramatiko Detala), disponeblas jene kaj gravas por kompreni «Surĵikido»n: https://learningido.wordpress.com/wp-content/uploads/2020/10/komp-gram-8.pdf

Anticipaĵoj en reala Ido-parolado

(Anticipations in real Ido-speaking)

Kelkaj Ido-parolantoj en la Telegram-babilejo «idolinguo» uzas na «sed» anstataŭ «ma» (la ĝusta Ida vorto signifanta je «sed»). Ankaw troviĝas tie 5 trafoj por «temas pri» (kiu supozas verbon, «temar», kiu fakte ne ekzistas en Ido, aŭ almenaŭ estas pruntvorto el Esperanto - la ĝusta vorto estus «temesar», sed neniuj trafoj de tio troviĝas).

En la Diskord-babilejo, kiun mi vizitadas, kelkaj uzas la vorton «moyos/» (nature, tiu vorto respondas rekte al nia vorto «mojos/», kies signifo estas nepreciza, kaj plej bone esprimita per la angla vorto «cool»).

Do, oni vidas ke Surĵikido ne estas nur ide' de freneza planlingva verkisto, sed realeco en Idujo.

Antaŭvidaĵoj en reala Esperanto-parolado

(Anticipations in real Esperanto speaking)

Tiu ĉi sekcio estos antaŭece persona. Krom mi mem, neniu, kiun mi scias, uzas tiajn trajtojn. En la fundamenta Esperanto - se vi kalkulas Lingvajn Respondojn https://tekstaro.com/t?nomo=lingvaj-respondoj#lingvaj-respondoj-subresp-5b kiel kvazaŭ-fundamentaĵon - oni rajtas malpostfiksigi la plimulton da «aŭ»-vortoj, kiuj ne estas antaŭpozicioj (do, ne kontraŭ, kaj verŝajne ne anstataŭ, kaj certe ne antaŭ (ĉar -ant estas la nuntempa aganta participo), sed jes anstati, kontri, kontra-Idismo, balde, ankora (ankoraŭa), morge, hiere, sed eble jes anke ktp). Mi kelkfoje ŝanĝas aŭ-postfiksojn al en e eĉ kiam oni ne vere rajtas, kaj neniu miskomprenas. Mi anke eĉ, malofte, elizias adjektivajn finaĵojn, se permesite de belsono.

Esperantistoj ankaŭ ŝajne pruntis kelkajn Ido-finaĵojn kaj -komencaĵojn, kiel mis-, -end - kaj nature ni vortigis ilin (miso estas vorto en Esperanto, sed neniam estos vorto en Ido; tiu ĉi fenomeno indas rimarki). Verŝajne mi malĝustas per diri ke tiajn postfiksojn pruntis el Ido Esperanto. Ni anke parolas pri iloj, ne instrumentoj - sed ilo estas Fundamenta postfikso do ne estas Surĵikido.

Trajtoj de Surĵikido

(Traits of Surĵikido)

Surĵikido estas miksita lingvo. Kiajn trajtojn de Ido kaj de Esperanto oni uzas, mi ne volas difini. Tamen, ne eblas doni ekzemplojn, sen unue doni ekzemplojn de trajtoj, kiujn povus havi Surĵikido.

Iu, kiu parolas bonan Idon sed skribe anstatas na «sh» kaj «ch» per «ŝ» kaj «ĉ», skribas en Surĵikido.

Iu, kiu parolas bonan Idon sed anstatas la vorton «ma» per «sed» (trajto de pra-Ido), parolas Surĵikidon (aŭ pra-Idon).

Iu, kiu parolas bonan Esperanton sed pruntas postfiksaĵojn el Ido, parolas Surĵikidon. (Kaj ri parolas formon de tio kiu ne eĉ kontras la gramatikon de Esperanto!)

Iu, kiu parolas alimaniere bonan Idon, sed (malĝuste - en norma Ido oni ne rajtas uzi l' akuzativon tiele) uzas l' akuzativon eĉ en vortordo je subjekto-objekto, parolas Surĵikidon.

Mallongaj ekzemplaj tekstoj

(Short example texts)

Pli «Esperanta» formo kun nur kelkaj Idaĵoj

Ad-hoc tekstoj - ne tiel arta, nur pensoj kiujn mi havis pri tiu ĉi temo

Ni vivas en venkoza realeco por la angla lingvo. (Laŭ la komuna Esperanto, «venka» aŭ laŭvorte «venkplena».)

La Idistaro anke kulpigis Esperantistojn pri la malsukceso de l' tuta afero.

Oni diris, je l' unuesma eldono de l' Progreso (la gazeto de l' Idistaro, nuntempe eldonita de l' Unuiĝo por la Lingvo Internacia Ido (Uniono por la Linguo Internaciona Ido [ĉar temas pri propra nomo neadaptita, mi ne dikigas la fremdan nomon de l' Unuiĝo])) ke «vivanta lingvo» ne rajtas havi netuŝeblan fundamenton. Tio pravas, por naturaj lingvoj, sed planlingvo omnatempe [ĉiutempe, ĉiam; la pruntvorto estas «omna»] rajtas havi siajn netuŝeblaĵojn.

Mensogatraj deklaroj.