Ĉe FreeBSD kaj HardenedBSD, mesaĝo diranta «no core dump - bad address» en via dmesg verŝajne signifas ke al vi la memorŝutoj estas malŝaltitaj.
Kreis Lightning Bjornsson, lundon 07a de Aprilo 2025
Noto termina: Kutime, oni diras nekropsion, kie mi diras memorŝuton. Temas pri la sama afero.
Eble vi estas ĉi tie ĉar vi demandis ion kiel:
Mi provadas malcimigi ĉi tiun programon ĉe FreeBSD aŭ HardenedBSD, sed diriĝas en miaj sistemaj registraĵoj (protokoloj) «no core dump - bad address» (aŭ io tia) kaj mi ne ricevas memorŝuton. Kio en mia komputilo fuŝiĝas?
Ĉi tio estas la «ofte-donata respondo» al tiu demando.
Verŝajne nenio fuŝiĝas en via komputilo - via komputilo verŝajne ne renkontas problemojn savante memorŝutojn. Kontrolu kion diras sysctl kern.coredump - se diras 0, memorŝutoj estas malŝaltitaj. (Petu al via administranto ke ri) ŝanĝu ĉi tiun valoron al 1 (ekzemple, per aldoni kern.coredump=1 al /etc/sysctl.conf, kaj poste ordoni al la komputilo sysctl -f /etc/sysctl.conf).
Se la valoro jam estas 1, kaj la mesaĝo estas «too large» (tro granda), kontrolu ĉu vi havas sufiĉe da libera spaco ĉe la disko sur kiu staras la dosierujo de laboro de la programo. Memorŝutoj povas esti ĝis tiel grandaj, kiel la virtuala memoro kiun povas uzi la programo.