The Umbrellix Logo. Also a civil emblem of the Evdonia micronation. It's a transparent image with bottom-right corner stripes of red, grey white, celestial, and green.Umbrellix Fiction Lab Fiction, rambles and musings - all here. Fikcio, parolumoj, kaj elpensaĵoj - troviĝas tie ĉi.

Mia lingvo, mia honto: Pensoj pri lingva mem-malŝateco

Kreita Eĥoŝanĝtago, la 25a t de Julio 2024

Jen, kvazaŭ anstato de la eseo, kiun ni volas verki, miaj pensoj pri la Angla, el Jutubkoment' kaj Akkoma-afiŝ':

  La sola lingvo, kiun mi esperas ke Esperanto povus estingi, estas la angla. Jes, la lingvo, kiun mi parolas ekde mia infaneco, kaj la lingvo kiun mi parolas kiel preskaŭ-sola lingvo - mi tre malŝatas ĝin, kaj esperas ke ĝi mortu. (Mi tajpas Esperanton sufiĉete bone, sed mia parolado estas terure. Malrapide, plene je haltado, kaj erarojn (😜)) \\
   \\
  Eĉ por la denaskaj angloparolantoj, la angla lingvo estas sinsekvo de malfacilaĵoj (ĝia skribsistemo, ekzemple), imperiismo, kaj aliaj malbonaĵoj. Dankojn al la angla pro la vortoj (notinda multo da Esperantaj vortoj venas el la angla) - nun vi (la angla lingvo) estos senutila.
  La Angla lingvo, kvankam pli parolita ol la plimulto da lingvoj, kaj kvankam la laŭfakta tutmonda helplingvo, ne estas bela aw agrabla lingvo (kiom da vokaloj? 15 kaj duono? mi perdis nombradon). Kaj mi parolas ĝin (anglan) denaske, do “surely” (elparolita kvazaŭ literumita «ŝurli»; angle ĝi samsignifas nian vorton «certe») mi pensus «la Angla lingvo estas la plej bona lingvo en nia mondo!», ĉar ĝi estas mia lingvo, ĉu ne? Mia lingvo estas mia honto, ne mia fiero. Konjekteble, oni povas apliki la koncepton de la gomera fajfado («el silbo gomero», hispane) al Esperanto. Ne eblas tio pri la Angla lingvo.