The Umbrellix Logo. Also a civil emblem of the Evdonia micronation. It's a transparent image with bottom-right corner stripes of red, grey white, celestial, and green.Umbrellix Fiction Lab Fiction, rambles and musings - all here. Fikcio, parolumoj, kaj elpensaĵoj - troviĝas tie ĉi.

Kontraw la tabelvortoj: kiel (ki-maniere) oni tute povus aboli la tabelvortojn sen perdi uzeblan lingvon.

Kreita Friday 02 August 2024

Tiu ĉi dosiero enkondukas ian Esperantidon. Se vi parolas tiel, vi ne parolas Esperanton.
Ĉi tidosiero enkondukas ian Esperantidon. Se vi parolas timaniere, vi ne parolas Esperanton.

Dum la semajnoj ekde mi eklernis Esperanton, mi pripensadis, kaj pripensadas la ideon: kiel oni povus forigi la tabelvortojn, sen perdi uzeblan lingvon?

La ide', al kiu mi revenadas, estas jen: la prefiksoj, krom «ĉi-» kaj iam «i-», transvivas. Volante anstataŭi na «ĉi-», ni uzas na «tut-», kaj pri «i-», ni uzas «kelk-».

Kiuj tabelsufiksoj, do, transvivas nian ideon? «-a», kun signifo kiu inkluzivas parton de tiu de «-u», kaj «-o», kun signifo kiu inkluzivas parton de tiu de «-u». Teorie oni gajnas na «Vi kias?» («Kion vi faras?»; ki/i - demanda pronoma verbo), sed... Tio aĉas. Tamen, ni daŭru!

Ki-, i- (aŭ kelk-), ti-, kaj neni- iĝas normalaj vortoj, sed ankoraŭ kun la signifoj kaj funkcioj, kiun ili havis kiel tabelprefiksoj.

«Kiel» ni ne tute forigas, ĉar ĝi funkcias kiel la Ido «kom».

Por demandi «kial», ni faras kiel Ido kaj diras: «pro kio» (Ido uzas na «pro quo»).

Jen la tabelo, kiu montras, kiel ekzemplo, la vortojn, kiun oni anstataŭas, se oni parolas tiun ĉi maltabelvortigitan lingvon:

Laŭfundamente... ... Laŭ nia Esperantido
kies de kio, de kiulo
kiam kitempe
kie kiloke, kiloko
kiom kikvanto
kiel kimaniere

Na «Kioma horo» oni esprimus per «Kia horo».

Mi petegas, ke vi ne uzu tiun ĉi Esperantidon. Ĝi estas, ekde sia komenco, fuŝaĵo. Sed, eble ekzistas iu ideo, kiun oni pli bone esprimas per «kiulo» aŭ simile.