Kial mi iafojè diakritas mian finliterojn «E» (eĥo)
Créée le Thursday 11 July 2024
«Bone». Angle ĝi signifas oston - kiu iĝis temo de humuro ĉe Diskord-babilejaro kiun mi vizitadas. En Esperanto ĝi signifas, nu, na «bone», aŭ angle, good, well, kaj okay. Angloparolanto povas esti tentata elparoli ĝian lastan literon sensonè. Ĉi tio pravigas diakriti finliterojn «E» (adverboj, naturè) en miksitaj anglaj-esperantaj lokoj.