The Umbrellix Logo. Also a civil emblem of the Evdonia micronation. It's a transparent image with bottom-right corner stripes of red, grey white, celestial, and green.Umbrellix Fiction Lab Fiction, rambles and musings - all here. Fikcio, parolumoj, kaj elpensaĵoj - troviĝas tie ĉi.

Deklinacioj

Kreita Monday 23 September 2024

Krom kelkaj vortoj, oni kreas ĉiujn vortojn en Esperanto (post vort-kunfandadoj, kiujn ni ne pritraktos) laŭ tute regulaj deklinacioj. Ĉe la verboj, oni nomas la deklinaciojn konjugacioj.

Mi volas montri, ne la deklinaciojn mem (kiuj funkcias tute malsame ol tiel, kiel mi montras), sed la rezultojn kiujn havas la deklinacioj.

Nomvortoj/substantivoj
Kazo Ununombra Multnombra
Aganto/Pasiva objekto -o (aŭ nenio) -oj
Aktiva objekto, atingita direkto -on -ojn
Lokiga, foje instrumenta -e (kvazaŭ adverbo) Ne eblas
Direktiga (inkluzive de figuraj direktoj) -en Ne eblas

Tempojn, je kiuj io okazas, oni ankaŭ povas trakti kiel aktivajn objektojn - eĉ kiam jam ekzistas tio. «Ses fojojn mi vidis ŝin» tute validas, ankaŭ «La 29an (tagon) de septembro oni okazigos la kunvenon».

Adjektivoj

Adjektivoj nepre devas konkordi kun la substantivo, al kiu ili apartenas. Se tio ne eblas, ne eblas uzi adjektivon.

Kazo Ununombra Multnombra
Aganto/Pasiva objekto -a -aj
Aktiva objekto, atingitaj direktoj -an -ajn
Adverboj

Ekzistas kelkaj «naturaj» adverboj, kiuj tute ne deklinaciiĝas. Krom tiuj, ekzistas nur du deklinacioj: «-e» kaj «-aŭ». La postfiksaĵo «-aŭ» nur ekzistas ĉe jenaj adverboj: «ank/», «presk/», «hodi/», «hier/», «morg/», «bald/», «ankor/», «apen/», «almen/», «ĉirk/», «kvazaŭ» (nur kiam uzata kiel adverbo), «anstataŭ» (nur kiam uzata kiel adverbo). Ĝi estas parto de la radiko praktike, kaj tiuj adverboj ankaŭ estas «naturaj» - tamen, mi ĉe miaj personaj skribaĵoj emas re-deklinacii la plimulton el ili kiel «derivataj adverboj» (do, anke, ankore, almene, hodie, io anstati ion, iu anstati ion per io, la anstato ktp - sed, iom neracie, neniam kvaze aŭ ĉirke).

-aŭ nur estas parto de la radiko praktike. Teorie ĝi estas postfiksaĵo kaj oni rajtas eĉ elizii ĝin. Mi (en mia persona uzo) etendas tiun rajtigon por pravigi uzi Idaĵojn kiel «anke». https://tekstaro.com/t?nomo=lingvaj-respondoj#lingvaj-respondoj-subresp-5b