Konjugado
Kreita Tuesday 19 November 2024
La verbo ne konjugaciiĝas por persono (tamen, oni pripensas kiel tion fari), nur por modo kaj tempo. Teorie la subjekta pronomo povas kunfandiĝi kun la verbo iel, sed tio ne estas oficiala.
Verba konjugado
Estas du konjugadoj, la antaŭreforma kaj la postreforma. La postreforma estas nun efektiva; tamen la antaŭreforman gravas koni ĉar pli malnovaj tekstoj uzas ĝin.
En la nova, postreforma konjugado
Tiu ĉi konjugado lastatempe efektiviĝis. Laŭ ĝi mi skribas la libron Chúlin Yonatan.
Ĉiu verbo laŭas jenajn regulojn. Ni uzos la verbon «dabirian» (devi) por montri kiel la finaĵoj funkcias.
Modoj ekzistas kvin; infinitiva, indikativa, ordona, participa, kaj kondiĉa.
Infinitivaj formoj ekzistas du: -ir/ian, kaj -ian. La citaĵa formo estas -irian. Ne estas signifa malsamo inter la du, sed -ian uziĝas por neformala infinitivoj kiel objektoj al indikativaj verboj. Ankaŭ eblas formi tempajn infinitivojn, per anstatigi la -ir tempomarkilon per iu alia tempomarkilo (kiel -ip, -ib, -ingip, -ingir, -ingib, ktp). Perfektaj infinitivoj teorie eblas.
En la indikativa modo, estas tri «simplaj» tempoj, kaj naŭ «kunmetitaj»/«kompleksaj» tempoj.
Tempo | Finaĵo |
---|---|
Pasinteca/preterita (E-o: -is) | -ip |
Nuna/prezenca (E-o: -as) | -ir |
Estonteca/futura (E-o: -os) | -ib |
«Dabip» do signifas «devis»
En la kompleksaj tempoj, la sistemo iom malsimpliĝas.
Tempo | Perfekta aspekto (estas -inta) | Daŭra aspekto (-anta) | Neperfekta aspekto (estinta -anta) |
---|---|---|---|
Pasinteca | -ipo | -ingip | -inkip |
Nuna | -iro | -ingir | -inkir |
Estonteca | -ibo | -ingib | -inkib |
Oni do vidas ke por la daŭra aspekto oni fiksas -ing antaŭ la tempomarkilo, kaj por la neperfekta daŭra aspekto oni fiksas -ink tien. Por la perfekta aspekto oni fiksas -o post la tempomarkilo en la modoj indikativaj, ordonaj kaj kondiĉaj.
«Dabinkir», se mi komprenas ĝuste, signifas «estas devant-inta» - sencon absurdan kun ĉi tiu vorto. «Aye namninkir» eble pli sencas, kaj signifus «mi manĝantintas» (angle: «I have been eating» (nuna perfekta progresa; kies vera signifo estas «Mi ja manĝas (sed ne ĝuste nun)» - mi demandu prie.)).
Al ĉiuj finaĵoj eblas antaŭfiksi «-(e)st-» por la pasiva gramatika voĉo. En la oficialaj dokumentoj estis menciita «ser» - temas pri la hispana kopulo. (E)st/ir/ian kaj s/ir/ian estas la kopuloj - ambaŭ tradukiĝas Esperanten kiel «esti», kaj oni devas kompreni ke «estirian» samsignifas la hispanan «estar» (proksimume «esti, ĝuste nun») kaj «sirian» samsignifas la hispanan «ser». En kunmetaĵoj (ekzemple gab/es/ir/ian, Esperante «boni»), s/ir/ian foje fariĝas es/ir/ian, eble disde latina «essere» aŭ Esperanta «esti».
En la ordona modo ekzistas nur la nuna tempo. La ordona modo formiĝas per la finaĵo -aor. Eblas sufiksi ankaŭ la -o por la perfekta modo. Kiel tio uziĝus ne klaras al mi.
En la kondiĉa modo ŝajne ekzistas nur la nuna tempo ankaŭ - sed mi ne vidas kiel ne eblus formi la kondiĉajn formojn de aliaj tempoj per reanalizi kvazaŭ temus pri nuna tempo de indikativa verbo esprimanta la kondiĉan sencon. La kondiĉa finaĵo estas -air. «Aye namnair» - «Mi manĝus», angle «I would eat» (sen la estonteca signifo). «Aye namnaingir» - «Mi manĝantus» aŭ «mi estus manĝanta» Teĥnike tiel oni nun komprenas la kondiĉan modon - per «a» fiksita antaŭ la tempomarkilo.
Participojn oni formas en kaj l' aktivo kaj la pasivo per trakti la indikativan formon (ekz. dabir, dabip, namnir, namnestir) kiel noman radikon (dabireon - tio, kio devas; dabipeon - tio, kio devis; namnireon - tio, kio manĝas; namniron - li, kiu manĝas; namnestireon - tio, kio estas manĝata). Agantnomojn oni povas do formi per deklinacii tiun nomon en la ĝusta genro, kaj enfiksi «-em-» post la tempomarkilo kaj antaŭ la genromarkilo por eviti konfuzon.
En la malnova, antaŭreforma konjugado
Tiu ĉi konjugado ne plu estas efektiva, estinte anstataŭigita per la ĉi-supra konjugado.
Ĉiu verbo laŭis jenajn regulojn. Ni uzos la verbon «dabirian» (devi) por montri kiel la finaĵoj funkcias.
Modoj ekzistas kvin; infinitiva, indikativa, ordona, participa, kaj kondiĉa.
Infinitivaj formoj ekzistas du: -ir/ian, kaj -ian. La citaĵa formo estas -irian. Ne estas signifa malsamo inter la du, sed -ian uziĝas por neformala infinitivoj kiel objektoj al indikativaj verboj.
En la indikativa modo, estas tri «simplaj» tempoj, kaj naŭ «kunmetitaj»/«kompleksaj» tempoj.
Tempo | Finaĵo |
---|---|
Pasinteca/preterita (E-o: -is) | -ipe |
Nuna/prezenca (E-o: -as) | -ir |
Estonteca/futura (E-o: -os) | -ibe |
«Dabipe» do signifas «devis»
En la kompleksaj tempoj, la sistemo iom malsimpliĝas.
Tempo | Perfekta aspekto (estas -inta) | Daŭra aspekto (-anta) | Neperfekta aspekto (estinta -anta) |
---|---|---|---|
Pasinteca | -ipo | -ingipe | -inkipe |
Nuna | -iro | -inge | -inke |
Estonteca | -ibo | -ingibe | -inkibe |
«Dabinke» signifas «estas devant-inta» - sencon absurdan kun ĉi tiu vorto. «Aye namninke» eble pli sencas, kaj signifus «mi manĝantintas» (angle: «I have been eating» (nuna perfekta progresa; kies vera signifo estas «Mi ja manĝas (sed ne ĝuste nun)» - mi demandu prie.)).
Al ĉiuj finaĵoj eblas antaŭfiksi «-ados-» por la pasiva gramatika voĉo. En la oficialaj dokumentoj estis menciita «ser» - temas pri la hispana kopulo. Ado/s/ir/ian kaj s/ir/ian estas la kopuloj - ambaŭ tradukiĝas Esperanten kiel «esti», kaj oni devas kompreni ke «adosirian» samsignifas la hispanan «estar» (proksimume «esti, ĝuste nun») kaj «sirian» samsignifas la hispanan «ser». En kunmetaĵoj (ekzemple gab/es/ir/ian, Esperante «boni»), s/ir/ian foje fariĝas es/ir/ian, eble disde latina «essere» aŭ Esperanta «esti».
En la ordona modo ekzistas nur la nuna tempo. La ordona modo formiĝas per la finaĵo -aor.
En la kondiĉa modo ŝajne ekzistas nur la nuna tempo ankaŭ - sed mi ne vidas kiel ne eblus formi la kondiĉajn formojn de aliaj tempoj per reanalizi kvazaŭ temus pri nuna tempo de indikativa verbo esprimanta la kondiĉan sencon. La kondiĉa finaĵo estas -air. «Aye namnair» - «Mi manĝus», angle «I would eat» (sen la estonteca signifo). *«Aye namnainge» - «Mi manĝantus» aŭ «mi estus manĝanta»
Participojn oni formas en la aktivo per, por la estonta tempo, postfiksi «-irb-», kaj poste deklinacii kiel nomon aŭ adjektivon, kaj por la nuna tempo, postfiksi «-em-» kaj poste deklinacii kiel nomon aŭ adjektivon. En la pasivo oni formas participojn estontecajn per «-inb-» kaj nunajn per «-ian-».
Neoficiale, mi formas participojn en la pasinteco per postfiksi «-ip-» (la finiĝon de l' preterito, sed senigitan je ties «e» (aŭ «o» en la perfekto). Por la pasiva pasinteco mi do uzas -adosip- kaj poste deklinadon kiel nomon aŭ adjektivon (kies deklinadoj samas)
Emfaza kaj neiva formoj
Emfaza
Por emfazi, simile kiel la «ja» en «Mi ja volas naĝi!», oni metu la vorton «yek» je la fin' de l' frazo.
Neiva
Por nei la tutan frazon, oni metu la vorton «nek» je la fin' de l' frazo. (Mi ne scias, kiel tio funkcius praktike. Oni eble emus inventi adverban neivon el unu el la neivaj pronom-adverboj, kiel «faumnem» (kiun elparolu «fáŭmnem»))