Gvidilo pri «formalaj» kaj neformalaj lingvotavoloj
Created Sunday 24 November 2024
En Balkeon ekzistas tavoloj de formaleco, kaj mallongigoj, ĉiuj el kiuj estis zorge pripensitaj.
La jena gvidilo nur estas ekzemplo, kvankam ĝin mi tradukis (kaj iom korektis) el la oficiala tia gvidilo.
Tre formala
- Infinitivojn oni uzas ĉiam finiĝantajn per -irian.
- La konkordon inter genro oni uzas en ĉiu vorto, kiu postulas ĝin
- Pruntvortojn oni ne eltenas krom se tute necesajn
- Mallongigi la genitivon al «os» ne permeseblas
- Prefiksoj falas tuje antaŭ la helpverboj (kiuj mem falas tuje antaŭ la frazaj adverboj, je la fin' de l' frazo)
- Adverboj ĉiam finiĝas per -in aŭ -un
Formala
Same kiel la tre formala tavolo, krom ke:
- Adjektivojn oni foje uzas finiĝantajn per -idu anstataŭ konkordantajn kun la nomo (konkordanta: -ideon -eon, -idon -on, -idan -an -iden -en, -idreon -seon, -idraon -raon)
- La infinitivojn oni jam foje mallongigas ke ili finiĝu per -ian
- Pruntvortojn oni pli emas elteni
- Mallongigi la genitivon al «os» permeseblas
- Adverboj foje okazas sen -in aŭ -un finiĝoj
Senstreĉa/mezformala
Same kiel la formala tavolo, krom ke:
- Pronomojn oni pli ofte uzas la «ĝeneral»-genrajn, krom se distingi vere necesas.
- Adjektivojn oni uzas finiĝantajn per -u
- La infinitivoj esence ĉiam finiĝas per -ian
- «Modal verbs/verbos modales» (helpverboj) fariĝas ĉefverboj gramatike - la senca ĉefverbo fariĝas infinitiva objekto de la helpverbo
- Pronomoj ek-kunfandiĝas kun enfikso -ar- (do oaro = o ara o (li kaj li))
Neformala
Same kiel la mezformala tavolo, krom ke:
- «Modernajn» (?) kunmetitajn vortojn oni preskaŭ neniam uzas
- Prefiksoj ne plu falas antaŭ la helpverboj
- Eĉ adverboj finiĝas per -u kvazaŭ ili estus adjektivoj
Tre neformala
Same kiel la neformala tavolo, krom ke:
- La unua- kaj dua-personaj pronomoj mallongiĝas al «ay'» («say'») (unua) kaj «y'» («siy'») kie tio fonetike eblas
- Helpverboj fariĝas fiksoj al la ĉefverbo
- Prefiksojn oni uzas kiel prepoziciojn
- Por nei plenajn frazojn oni uzas adverbojn «nekin» kaj por emfaze malnei «yekin», anstataŭ «nek» kaj «yek» je la fin' de l' frazo.
Miaj pensoj
Mi pensas ke tiu ĉi sistemo implicas ke estas iu strikta divido inter tavoloj de formaleco, inter formalec-dialektoj, kiu ne vere ekzistas en la naturaj lingvoj nek en kelkegaj malnaturaj. Uzado finfine decidos, kiel estos la tavoloj de formaleco, same kiel en ĉiuj aliaj lingvoj. Eble post 50 jaroj, kio estis formala nun estos tre neformala tiam. La ĉi-supraj nur povas roli kiel ekzemplo de ebla estonta formalec-sistemo.