Elparolado kaj literumado en Balkeon
Kreita Wednesday 20 November 2024
La elparolado estas tute bazita sur la skribsistemo. Ĉiun literon oni elparolu, pli-malpli same ĉiun fojon.
La skribsistemo estas relative simpla afero. La literoj b, d, f, g, h, k, l, m, n, p, r, s kaj t havas la samajn valorojn kiel ili havas en Esperanto, krom b kiu eble povas elparoliĝi kiel la hispana b/v sono. (Teksto forigita ĉi tie, vidu subnoton (1-an) prie) La litero y elparoliĝas kiel sudamerik-hispana «ll» (du L-oj) aŭ «y», do, tre fortika «j» miksita iomete kun «l» preskaŭ iĝanta «ĵ» aŭ «ĝ» - iu miksaĵo inter tiuj kvar sonoj. Vikipedio priskribas la sonon ĉi tie - temas pri voĉa frikata sono je la palato. En la malnova ortografio, la duliteraĵoj ch kaj sh havas la samajn valorojn kiel ĉ kaj ŝ (aŭ ch kaj sh kun la H-sistemo) en Esperanto. En la nova ortografio, oni uzas anstataŭe la literojn C kaj X por la sonoj de Ĉ kaj Ŝ.
La unuopaj vokaloj ankaŭ havas la samajn valorojn kiel en Esperanto kaj en la hispana, kaj almenaŭ la duopa vokalo «au» la saman kiel en Esperanto valoron havas. Por diri alimaniere, i estas ferma antaŭa vokalo, e estas mezferma antaŭa vokalo (jen kiel en angla «bed», jen kiel en angla «they» sed «tenita» meze de la diftongo «ey»), u estas ferma malantaŭa vokalo, o estas mezferma malantaŭa vokalo, kaj a estas malferma vokalo (preferinde nek antaŭa nek malantaŭa, sed ambaŭ funkcios)
¶ subnoto 1: tiu sekcio antaŭe tekstis: La litero y elparoliĝas kiel Esperanta ĝ, do la pronomon «aye» elparolu kvazaŭ estus esperanta vorto «aĝe».
Diftongoj pri kiuj mi jam scias, kaj kiel ilin akcenti (la ne-diakritizita vokalo kvazaŭe fariĝas alproksimiĝa konsonanto) jen: áu, ói, uá, -aór (ordona verbmodo en la simpla tempo).
Hiatoj (elparolu ambaŭ vokalojn pli-malpli samlongece) jen: la «ao» en -aon (gea homa nomgenro), ea, eo.
La daŭro de vokaloj ne estas fonema distingo (kiom longe vi elparolas «o», ankoraŭ estas nur «o», ne «oo»), nek la alteco/melodio. Tamen, se estas du silaboj kiuj montriĝas kiel «oo» en la skribo, tion oni elparolu longe sen timo ke estus malĝusta.
Sed, kroma vorto pri akcentado
La oficiala akcent-regulo kaj la dubsenceco de «second to last syllable»
La oficiala akcent-regulo estas ke akcentu la duan silabon de la fin' (do, la antaŭlastan silabon), krom se estas la bezono akcenti alian silabon pro signifaj kialoj (ekzemple, por «kontrastigi» man·on (virhomo, homiĉo, viro) disde man·an (homino, virino disde man·aon (gehomo, unu el la gehomoj)). Mi ne scias, kiel do silabigi vortojn. Mi emis silabigi vorton «Balkeon» kiel «bal-ke-on», do la ĝusta akcento laŭregule estus bal-ké-on - efektive akcentanta la unuan silabon de l' finiĝo.
MetroMan indikis al mi ke li konsideras -eon, -ean kaj -aon (en nomoj) kaj la verbajn finiĝojn esti unuopaj silaboj, por la celoj de l' akcentregulo.
Mi preferas anstataŭe akcenti la finan silabon de l' kunmetita radiko, do je la vorto «nek-tadash-em-eon» (mal/ĝust/aĵ/o) la fina silabo de l' kunmetita radiko estas «em», do «nek-tadash-ém-eon» - ankaŭ kun kromakcentoj fine de ĉiu radiko en la kunmetita radiko. Kiel fari la akcenton, tio ne precizigitas. Mi emas tion fari simile kiel en la angla, do laŭtigante la akcentatan silabon, kaj ĝin iom plilongigante. Mi konsideras la verban finiĝon en participoj en la nova konjugacio parto de l' radiko, kiel ĝi kondutas, do «habíreon» (ago havi, ago havanti, aŭ havanto) sed «hábirian» (havi, havanti).
Pri miaj provoj «melodie akcenti»/altec-akcentado
Mi provas ankaŭ akcenti «melodie» per la tona alteco (tiel, ke la akcentata silabo havas pliiĝantan altecon (aŭ, se ĝi estas la unua, plata alta tono), kaj ke la silabo tuje posta havas malpliiĝantan), sed ofte fiaskas. Plejparte, temas pri tio ke mia tonalteco ankore pliiĝas aŭ restas alta fine de demandoj, kaj mi traktas kiel neakcentitaj vortojn akcentitajn kiuj tamen estas «etaj». Tion vi povas kalkuli kiel parto de mia melodia akcent-regulo, ke la fina vorto de demando finiĝas per plata alta tono, ne per plata neŭtrala tono. Tio tamen ne konsilindas por vera tonaltecakcenta lingvo.
Mi ankaŭ elpensis sistemon de kvazaŭ-fonema tono - ke l' fin' de l' verbo estu en pliiĝanta tono en la jes-ne (ĉu) demandaj versioj de l' modoj (bír˩˧ir˧˥ astel manon astel matseon?), kaj en malpliiĝanta en la ne-demandaj aŭ wh-demandaj versioj (bir˧˥ir˥˩ aŭ bír˥˧ir˧˩). Mi planas ĝin tute ne uzadi, nur je ĝi eksperimenti. Ne konsideru tiun sistemon parto de mia elparoladsistemo por Balkeon.
La cita tono estas plata (sub influo de dinama akcento je la lasta silabo de l' radiko, do praktike kun pinttono je tiu silabo) por ĉiuj vortoj.
Tono pro demando aŭ pro dubo povas superregi do forviŝi la vortakcentan tonon.
Eblas en la oficiala lingvo krei postpoziciojn el antaŭpozicioj per zero-derivation (derivado per nenio). Mi uzas altecon - ke postpozicioj (sufiksoj formitaj el antaŭpozicioj) havu altan tonon. Notu, ke tion viŝas la natura demanda tono, se ili kunokazas.
La malakra diakrito, à (montrita ĉi tie sur a), montras silabon akcentitan fortige kaj eble longige sed ne tone. Plej ofte tio troviĝos en vortoj kiel òro (aŭ), kaj àra (kaj), kie estas nenia alttona silabo - do vortoj sentonaj.
Por konkludi
Eĉ se vi strikte laŭas mian elparoladon, la lingvo Balkeon estas strikte fortig-akcenta lingvo, kaj la altec-akcento estas tute fakultativa (do nedeviga).
Endas tamen tiel same klare elparoli silabojn neakcentitajn postajn, kiel antaŭajn kaj la akcentitan, kaj la kvalitojn de l' vokaloj laŭ eblo ne ŝanĝi (ili ĉiam povas ŝanĝiĝi ene de siaj limoj de alofoneco).