The Umbrellix Logo. Also a civil emblem of the Evdonia micronation. It's a transparent image with bottom-right corner stripes of red, grey white, celestial, and green.Umbrellix Fiction Lab Fiction, rambles and musings - all here. Fikcio, parolumoj, kaj elpensaĵoj - troviĝas tie ĉi.

Deklinacio/deklinado de nomoj (substantivoj) kaj adjektivoj

Kreita Wednesday 20 November 2024

La morfosintaksa ŝablono de Balkeon estas nominativo-akuzativo, sed tiuj du kazoj ne estas markitaj kaj oni fidu je vortordo por ekscii, kiu estas la faranto kaj kiu estas la farato. Tamen estas markitaj gramatikaj kazoj - dativa kaj genitiva. Ankaŭ ekzistas sistemo de gramatika genro kiun mi trovas tute aparteca. Legu plu por ekscii pri kio temas.

Ni unue difinu kelkajn substantivojn, adjektivojn, kaj verbojn por ke ni havu ilin por montri la gramatikon kaj (interalie) ties tre nekutiman genrosistemon.

Ĉefa formo Vortospeco Esperanta difino
tebl/eon substantivo tablo
sil/eon substantivo seĝo
ron/eon substantivo ruĝeco
ron/id/eon adjektivo ruĝa
roy/eon substantivo reĝo
komput/ir/ian verbo komputi
namn/ir/ian verbo manĝi
agak/eon substantivo scienco
diy/eon substantivo tago
bakl/eon substantivo vorto
os adpozicio, kazsufikso genitiva prepozicio(? postpozicio), do, de en tiu senco
-stan kazsufikso dativa kazsufikso, do, al

Frazkonstruado

Donite ke S signifas la subjekton (unu nomon kaj nul aŭ pli adjektivojn, aŭ eble infinitivon), D signifas eventualan dativan objekton (se ekzistas - tio falas en la dativa kazo), O signifas la rektan objekton (se ekzistas; unu nomon kaj nul aŭ pli adjektivojn, aŭ eble infinitivon je -ian aŭ -irian), AV signifas eventualajn ĉefadverbojn, FA signifas frazadverbojn (inkluzive de «formalaj» helpverboj, FHV, - tute nuda verbformo kiu falas rekte antaŭ ĉiu frazadverbo) kaj ChV signifas la ĉefverbon, nedemandaj frazoj havas bazan vortordon je S AV ChV D O (FHV) FA, kaj ĉu-demandaj frazoj havas bazan vortordon kun subjekto post la gramatika ĉefverbo (kaj ne estas ia demandpartiklo, malkiel en Esperanto). Mi ne scias, kiel estas ne-ĉu-aj demandoj, sed mi kredas ke okazas «wh-antaŭeniro» (angle: «wh-fronting»), kie la demanda vorto antaŭeniras en la frazo al la tiel plej frue kiel eblas gramatike loko en la frazo kaj ke alimaniere oni traktas la aferon kiel nedemandan frazon.

Sed unue, mallonga parolo pri infinitivoj.

La infinitivo kondutas plejparte simile al tiu en Esperanto, krom ke ĝi ekzistas en du samsignifaj sed malsamformalecaj formoj. Ĝi povas esti la rekta objekto, kaj ĝi povas preni rektan objekton por si mem (kiel «preni» faris en la ĉi-antaŭa frazo) - tion ĝi faras en malpli formalaj frazoj kiuj enhavas helpverbon, kie helpverbo iĝas gramatika ĉefverbo kaj la senca ĉefverbo iĝas infinitivo.

Nomoj kaj adjektivoj

Kazoj

Kazoj ekzistas tri pri kiuj mi scias: nominativa-akuzativa (la malplej markita formo de l' nomo), dativa (finiĝas per -stan kaj por nomoj kaj por adjektivoj kaj por pronomoj), kaj genitiva (finiĝas per -os kaj por nomoj kaj por adjektivoj kaj por pronomoj)

Genroj - alinome, gramatikaj seksoj

La sistemo de gramatika genro en Balkeon estas malsame je ĉiu alia tia sistemo kiun mi iam renkontis. Ĉiu nomo kaj adjektivo povas deklinaciiĝi laŭ ĉiu genro tute regule kaj limigite nur de la senco (do «roy/it/eon» absurdas, ĉar estus reĝido nehoma - sed tio estas tute laŭgramatika!)

Jen la gramatikaj genroj (estas nur unu deklinacio - jenaj validas por ĉiuj nomoj kaj adjektivoj):

Sufikso Kategorio Signifo
on Virgenra homo Virgenraj homoj
an Ingenra homo Ingenraj homoj
aon Homo jen vira jen ina Homoj pri kiuj sekso/genro ne gravas aŭ ne konatas
eon Aĵo/afero, vira besto Negenra kaj verŝajne neviva estaĵo, aŭ virgenra besto
ean Ingenra nehomo Bestoj inaj
en Besto jen vira jen ina Bestoj pri kiuj sekso/genro ne gravas aŭ ne konatas
u «Dedukta» genro Permesas al adjektivoj aŭ aliaj nomoj ne ripeti la genron de (kaj do al l'adjektivoj ne konkordi kun) la nomo.

La multenombra markilo, la litero S krom post B, D, G, P aŭ S kiel plej lasta litero en la plej lasta radiko, kie uzatas anstataŭe la litero R, ĝuste troviĝas antaŭ la sufikso de l' genro. La markiloj de l' kazoj genitiva kaj dativa, se necesas, ĝuste troviĝas post la sufikso de l' genro.

Foje oni ankaŭ uzas, teĥnike gramatike neĝuste, la deduktan genron sen konkorda nomo aŭ adjektivo por prisilenti la genron de iu. Plejparte oni faras tion nur pri Dio aŭ la dioj, por ke ne «genrumu» la dion.

Sed unue, vorto pri pronomoj formitaj elde la finiĝoj.

La genromarkilo sen nomo, kun la N (kvazaŭ estus «malplena» substantivo), formas ion kion mi nomas «la proksimaj pronomoj» - pronomojn do de la tria persono, kiu nur ripetas la lastan substantivon de l' sama genro. La kazmarkilo «os» por la genitivo povas funkcii same eĉ sen genromarkilo kaj ofte uziĝas kiel postpozicio anstataŭ kiel kazmarkilo laŭ tiu teorio.

La triapersonaj pronomoj formatas el la multenombra sufikso (ĉiam «S» kiam ne estas radiko) por multenombra referato, kaj la genrosufikso (krom u, kiu ne povas esti pronomo, kaj senigita je la finaĵa N - se ankoraŭ estas tiu litero N, el tio rezultas la proksimaj pronomoj, pri kiuj vidu supre) kiun oni uzus por la referato, se la referato estus substantivo. (Do li → o, ŝi → a, ri (nekonata genro - mi ne scias kion uzi por konata neduuma genro) → ao, ŝi (besto) → ea, ili (gea) → sao, ili (aĵaro) → seo, ili (inoj nure) → sa, ili (viroj nure) → so, ili (gea grupo de bestoj) → se, ili (tute ina grupo de bestoj) → sea)

La triapersona pronomo oara estas dunombra kaj referas al du homoj, unu ina, unu vira.

La duapersonaj formatas en ĉiuj genroj el la multenombra sufikso por multenombra referato, se multenombra poste la litero «i», kaj «yu». Do «vi» povas tradukiĝi kiel «yu» aŭ «siyu», ĉar Esperanto ne distingas inter ununombra kaj multenombra «vi» krom en adjektiva konkordo («vi estas ruĝaj» → «siyu sir ronidron» (se parolante al viroj) sed «vi estas ruĝa» → «yu sir ronidon»)