The Umbrellix Logo. Also a civil emblem of the Evdonia micronation. It's a transparent image with bottom-right corner stripes of red, grey white, celestial, and green.Umbrellix Fiction Lab Fiction, rambles and musings - all here. Fikcio, parolumoj, kaj elpensaĵoj - troviĝas tie ĉi.

Kuriozaj aw interesaj vortoj

Kreita je la Vendredo, 05an Julio en la jaro 2024

-ifik/i - En la babilejo ##esperanto ĉe la IRB-reto Libera Chat, babilulo kiu nomiĝas «proponanto» proponis ĉi tiun vorton. Ĝi signifas «-ig/i». Mi citas rin kaj aliajn (bedawrinde, mia IRBkliento parolas francan):
05/07 09:02.44 < proponanto> Iom ŝerce mi proponas jenan sufikson: -ifiki
05/07 09:03.21 < proponanto> Ĝia signifo egalas al tiu de -ig sufikso.
05/07 09:03.46 < f-a> efika
05/07 09:03.50 < f-a> efikifiki
05/07 09:03.50 < proponanto> Kial do proponi ĝin? Por krei internacie pli rekoneblajn vortojn.
05/07 09:04.14 < proponanto> Rigardu: certa - certifiki - certifikaĵo
05/07 09:04.42 < proponanto> bona - bonifiki - bonifikaĵo
05/07 09:05.09 < proponanto> aŭtenta - aŭtentifiki - aŭtentifikaĵo
05/07 09:06.51 < proponanto> Nu, mi koncedas, ke efikifiki ne estas pli internacie rekonebla vorto.
05/07 09:08.00 < proponanto> Tamen, se la celo estas krei pli internacie rekoneblajn vortojn, tiam tiuj kunmetaĵoj, kiuj efektive ne estas pli internacie rekoneblaj, estas evitindaj.
05/07 09:10.14 < proponanto> Aliflanke, ankaŭ efikigi ne estas kutima vorto.
05/07 09:12.34 < proponanto> Plia (plua?) ekzemplo: pura - purifiki - purifikaĵo/purifikado
05/07 09:18.09 < proponanto> simpla - simplifiki - simplifikaĵo
05/07 09:18.26 < proponanto> vera - verifiki - verifikaĵo
05/07 09:28.35 < proponanto> gloro - glorifiki, elektro - elektrifiki, diversa - diversifiki, nul - nulifiki, kodo - kodifiki, solida - solidifiki, justa - justifiki
05/07 09:30.04 < f-a> se mi volus rekonablan lingvon, mi vere lernus interlingua-on, proponanto
05/07 09:37.19 < proponanto> Jes, prave, mi konsentas. Mi fakte lernas Interlingvaon kaj verŝajne tial mi devas koncedi, ke ĉi tiu rekonebleco estas eco ne nur bona sed eble iom nemalhavebla por ajna internacia planlingvo.
05/07 09:39.24 < proponanto> Sed jam Esperanto estas bazita sur internacie rekoneblaj vortradikoj, ĉu ne? Nur ne tiagrade kiel Interlingvao.
05/07 09:44.18 < f-a> ĉu vi scias pri https://eo.wikipedia.org/wiki/Ido ?
05/07 09:44.46 <- proponanto (forigis por privateco) a quitté (Quit: Client closed)
05/07 09:45.01 -> proponanto (forigis por privateco) a rejoint ##esperanto
05/07 09:45.32 -> EoBot (forigis por privateco) a rejoint ##esperanto
05/07 09:45.32 <- EoBot (forigis por privateco) a quitté (Remote host closed the connection)
05/07 09:48.30 < proponanto> Jes, kaj mi legis kelkajn artikojon en la Ido vikipedio. Foje ĝi plaĉas al mi, foje ne, sekve estas malfacile por mi diri, ĉu mi ŝatas la lingvon aŭ ne.
05/07 09:55.15 < proponanto> En unu frazo mi dirus ke la intenco de Ido pli internaciigi Esperanton estas bona, la realigo ne tiom multe.
05/07 10:00.27 < proponanto> La samo oni povas diri pri la mia proponon mdr.
05/07 10:03.14 < proponanto> Verŝajne ĉiu propono por plibonigi Esperanton estas ioma komplikaĵo de la lingvo kiu malsimplifikas :) ĝin kaj malfaciligas lernadon de ĝi. Kaj antaŭ ĉio Esperanto devas esti simpla kaj facila.
05/07 10:07.03 -> ciampix (forigis por privateco) a rejoint ##esperanto
05/07 10:07.05 < Reinhilde> kurioza novsufikso. ĉu mi povas enskribiĝi en mian notlibron?
05/07 10:08.35 < proponanto> Tutcerte. Vi estas libera fari kion ajn vi volas kun ĝi.
05/07 10:10.25 < Reinhilde> Dankon!
05/07 10:17.25 < proponanto> Nedankinde. Ĉu estas necese fari oficialan deklaron? Nu, bone, jen ĝi, por forigi eventualajn dubojn: Mi forlasas ĉiujn rajtojn pri la de mi proponita sufikso -ifiki.

bonĉasi - «Ĉu vi bonĉasas la akuz'on?, ĉar(?) la akuz'o bonĉasas vin!» https://inv.tux.pizza/watch?v=Wz2-jmNPUHU Volas signifi «ĉasi timigantè kaj sukcesè»

kod/ŝalt/i - Evitinda. Kalko (pruntotraduko) de angla «codeswitching». Signifas «por ial ajn, dum interparolado aw frazo, ŝanĝi, al malsama lingvo, la lingvon kiun oni parolas»

pli/fek/iĝ/i - Vorto kreita de verkisto Cory Doctorow (Kori Dóktoroŭ) kiel «enshittification». Esperantigita de Mónica Gómez en la babilejo esperanto@salas.suchat.org .

tabarnak/o - prunta fivorto el la (kebeka) franca lingvo